Re: flash player 7
En sia retpoŝto de Vendredo, la 8-a de Aprilo 2005 je 20:51 (-0300), Luiz Portella skribis:
>
> tamen en /etc/modules.conf mi legas:
> alias sound-slot-0 trident
Estimata,
Do ja, la diraĵo ne validas por vi, ĉar vi uzas OSS-stilan modulon.
(Aliteme, mi konsilas al vi uzi ALSA-stilan modulon, ĉar 1e la
OSS-modularo ne plu evoluos, 2e la ALSA-modularo estas ĝenerale pli
bonkvalita. Sed la problemo ne estas tie.)
> #~$ ll /dev/dsp
> crwxrwxr-x 1 root audio 14, 3 2002-03-14 18:51 /dev/dsp
Aspektas al mi tre stranga, ke tiu ĉi dosiero estas rulebla. Sed
denove la problemo ne estas tie.
Alia pensaĵo: se via sonkarto kaj sonpiloto ne kapablas malfermi plurajn
sonfluojn samtempe (verŝajne kun OSS-stila modulo). Kontrolu ke neniu
alia procezo malfermas la dosieron /dev/dsp.
Ekz-e, postulante ke vi instalis lsof:
# lsof | grep dsp
Se vi ne legas la Flaŝaĵon, tiam la komando respondu nenion.
Se vi legas la Flaŝaĵon, tiam la komando respondu ion kiel:
mozilla 15403 jc 24u CHR 14,3 12972 /dev/dsp
(kaj nenio alia)
Salutoj,
JC
--
Ĉiu havas sian propran guston
Reply to: