[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Kial la esperanto ne plu estas en debian-instalilo ?



Serge Leblanc wrote:
Mi nur konsenti ke 'en_US' estas multe uzata en usono kiel ni povos
pensi ke la esperanto estas multe uzata en eŭropo. (tio estas nur
eblvero en ambaŭ kazoj).

Mi scivolas ĉu ĉi tiu problemo pli bone estu solvata per aparta
debiana pakaĵo.  Ekzemple, oni povas krei 'eolokajxo' kiu enhavus
multajn malsamajn eo_* lokaĵarojn.

Oni kreas lokaĵarojn per unu aŭ du dozierojn, ĉu ne?  Almenaŭ, per
malpli ol dek dozierojn.  Oni povas krei eo_XX, eo_US, eo_FR, aŭ
kio ajn oni bezonas aŭ deziras.  Mi ne scias la detalojn de la
kreado de lokaĵarojn, sed ĝi devas esti ne tro malfacila aŭ
komplika.

Ĉi proponon ne alparolas al la problemo de debian-instalilo, sed mi
ne tute komprenas kial oni devas esperantigi la instalilon.
Esperanto estas la dua lingvo de preskaŭ ciuj, kaj la sola lingvo
de neniu (kaj la k-a lingvo de mulmulto, se k > 0, se mi povas diri
laŭ algebro.)
--
Codex Gratia Codici	   http://www.haveyounoshame.org
Bill White                 bill.white@griggsinst.com
617-566-7461 (Home)	   jabber:pacxjo@jabber.org
617-953-4580 (Cell)	   aim:gazorbaplex



Reply to: