[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

agordado por UTF-8



Cxu iu povas konsili pri la plej simpla maniero por agordi modernan
Debian-sistemon por Esperanto kaj UTF-8?

Mia labormedio denove fusxigxis, kiam mi apt-get-upgrade-is, kaj por
refunkciigi aferojn mi devis fari jenon:

* En ~/.bashrc estas "export LANG=eo_EO.UTF-8", kiel antauxe.

* Se fvwm rulas kun tia valoro de LANG, gxi ne funkcias (menuoj aperas
malplene, aux gxi kolapsas), do en .xsession mi havas:

	xsetroot -solid skyblue
	xset +fp /usr/lib/X11/fonts/ucs-fonts
	xset +fp /usr/lib/X11/fonts/ucs-fonts-asian
	xrdb -load $HOME/.Xdefaults
	xmodmap $HOME/.Xmodmap
	export LANG=C
	exec /usr/bin/fvwm

* La dosiero ~/.Xdefaults estas malplena, sed sen gxi la xterm-oj
aperas kun nigra fono, kiun mi ne sxatas. Supozeble la malplena
~/.Xdefaults malhelpas legadon de sistema dosiero, kaj tiel mi ricevas
la implicitan agordon de la programo anstataux de Debian. Mi supozas,
ke ekzistas pli ruza maniero sxangxi la koloron de xterm-oj, sed mi ne
konas gxin.

* Por ke miaj xterm-oj tamen funkciu en UTF-8, mi havas jenon en
~/.menu/xterm:

	?package(xterm):\
	 needs="x11"\
	 section="XShells"\
	 longtitle="XTerm: terminal emulator for X"\
	 title="XTerm"\
	 command="env LANG=eo_EO.UTF-8 xterm"

* Antauxe mi UTF-8-igis miajn xterm-ojn per "XTerm*utf8: 1" en
~/.Xdefaults, sed tiu metodo ne plu funkcias, tute mistere.

Do, resume, oni povas facile konkludi, ke miaj agordoj estas bugritaj,
sed kia estas la bona, oficiala maniero por funkciigi aferojn unikode?
La vivo ne devus esti tiom komplika ...

Edmundo



Reply to: