[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: malaperigi mian retadreson



Carlos Enrique Carleos Artime <carleos@www.uica.info> skribis:

> Chu vi povis scii kial tiujn du mesaghojn klasifikis spamassasin kiel "spam"?

La unua estis respondo al spamplendo kiun mi sendis al retposxta
administristo.  Li respondis, kaj enestis la tuta spamajxo en lia
respondo.

La dua estis mesagxo en HTML-formato sendita per Yahoo.  Tiaj mesagxoj
ofte enhavas suficxe da "bonaj signoj" por ke ili sxajnu esti
malspamo, sed tiukaze ne suficxis.

> Chu vi oni povas konsili al siaj amikoj pri "bona maniero" skribi retposhte?
> (por ne konfuzi kum spamo)

Plej grave, ne skribu HTML-e.  Cxe http://www.expita.com/nomime.html
trovigxas instrukcioj kiel malsxalti HTML-on en multegaj retposxtiloj.

Por malpliigi la riskon perdi malspamajxon, oni uzu "Bayesian
filtering" de Spamassassin kaj aliaj filtriloj.  Tio signifas, ke oni
enigas en datumbazon amase da spamajxoj kaj malspamajxoj, tiel ke la
komputilo povas lerni, kiuj vortoj aperas en kiaj mesagxoj.  Por mi,
preskaux cxiuj malspamajxoj pritaksigxas "0% sxanco de spamo" (ankaux
HTML-aj mesagxoj) de tiu parto de la filtro.

Magnus



Reply to: