Re: vortoj de teksto
Saluton,
tiam vi eble uzu nur tion :
tr A-Z a-z | sed +'s/[^a-zA-Z]/\n/g' | grep -v '^$' | sort | uniq
Tio ne kalkulos la oftecon de le vortoj, ecx ne ordigos ilin laux
ofteco ; sed cxiuj vortoj de la teksto simple estos alfabete
listigitaj, sen iu ajn aldonita cifero...
Poste, per > vi konservu ilin en 2 dosierojn, kiujn vi efike komparos
per "comm -12".
Se mi bone komprenis vian problemon, mi pensas ke tiel vi sukcesos !
Gxis' !
seb
... lundi 20 à 6h17, luiz écrivait :
> >S.:
> >S.: Saluton Luiz,
>
> Saluton Seb,
>
> >S.: Mi esperas ke helpos al vi,
>
> Jes, helpegis min. Mi povis sxangxi por mia laboro, kaj mi sukcesis fari
> tion. Mi dankas vin!
>
> Restas du problemoj. Unu el ili estos solvata pere de programo de
> Edmundo. Alias estas:
>
> Se mi havas du dosierojn, ili estas listo de vortoj, kiel ekhavi trian
> dosieron, kiu enhavos liston de vortoj, kiuj estas kaj de la unua
> dosiero kaj dua dosiero ankaux?
>
> Mi pensis uzi grep, sed, cat tamen mi ne estas suficxa esperta por tion
> fari. Mi provis "comm -12 dosiero1.asc dosiero2.asc > dosiero3.asc"
> kaj ecx pensis, ke mi sukcesis, tamen poste mi rimarkis, ke comm laboras
> laux linio, do povas esti sama vorto en dosiero 1 kaj 2, sed gxi ne
> estos en dosiero3.asc, se ili ne estas en "sama linio", linio de sama
> numero kaj en 1 kaj en 2...
>
> Cxu vi aux iu cxi tie scias kiel solvi tion?
>
> grandan antauxdankon,
>
> Luiz
Reply to: